Saltu al enhavo

Zoltán Zubornyák

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Zubornyák
Persona informo
Naskiĝo 9-an de septembro 1961 (1961-09-09) (63-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj anglahungara
Ŝtataneco Hungario
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Ekonomia Altlernejo de Budapeŝto (2003–2004)
ELTE Faculty of Humanities (en) Traduki (1997–1999)
Universitato de Dramo kaj Filmo (1981–1986) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
volontulo
kulturmanaĝero
teatra reĝisoro
artodirektoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://zubornyak.hu/
vdr

Zoltán Zubornyák [zubornjAk], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zubornyák Zoltán estas hungara aktoro, voĉoaktoro, reĝisoro, teatrestro, kulturisto.

Zoltán Zubornyák[1][2] naskiĝis la 9-an de septembro 1961 en Budapeŝto.

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zoltán Zubornyák maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste li akiris aktoran diplomon en Altlernejo pri Teatro kaj Filmo en 1986. Liaj plej gravaj instruistoj estis Tamás Major, Gábor Zsámbéki, Gábor Székely (reĝisoro) kaj István Szabó (filmreĝisoro). Li komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Miskolc), ekde 1991 li estis membro ekzemple de Teatro Jókai (Békéscsaba), Teatro de Kecskemét. Li ankaŭ plulernis: inter 1997-1999 en Scienca Universitato Loránd Eötvös kaj en 2004 en Ekonomia Altlernejo (Budapeŝto). Inter 1996-2000 li estis teatrestro en Tatabánya, inter 2004-2011 li estis gvidanto de kulturcentro de Ferencváros (distrikto), sed li ankaŭ reĝisoris kaj instruis en altlernejo. Li ricevis premion en 1998. Li edziĝis en 1984, filino naskiĝis post 3 jaroj.

En 2011 li translokiĝis al Londono, kie li estis kinejestro. Baldaŭ li akiris britan ŝtatanecon.

Liaj teatraj roloj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Liaj kinaj filmaj roloj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Ballagás (1981) - Béla Kornay
  • Levelek Perzsiából (1996) - Tamás
  • Láz (mallonga filmo, 2019) - profesoro Klein
  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj ekzemple de Jeff Goldblum, Gérard Jugnot, Dennis Quaid[3]

Liaj televiziaj filmaj roloj (elekto)

[redakti | redakti fonton]
  • Szomszédok (serio, 1998-1999) - Laci
  • Barátok közt (serio, 2017) - Ludwig Schneider

Liaj reĝisoraĵoj (elekto)

[redakti | redakti fonton]

Lia libro

[redakti | redakti fonton]
  • El nem mesélt történetek (2021)

Referencoj

[redakti | redakti fonton]